La Nacia Centrejo pri Scienca Esploro (france Centre national de la recherche scientifique, CNRS) kun sidejo en Parizo estas la plej granda publika organizaĵo en Francio, kiu laboras pri ĉiuj sciencaj branĉoj: de socia scienco ĝis astronomio, biologio, ekologio, fiziko, ĥemio, informadiko, inĝenierarto kaj matematiko[1]. Kun pli ol 32000 sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj, la CNRS famas internacie per siaj fruktaj esploroj. 21 Nobel-premiitoj, 12 Fields-premiitoj, 1 Turing-premiito kaj 1 Abel-premiito laboris en ĝi[2]. La organizaĵo ekzistas tra la mondo en pli ol 76 landoj kaj laboras internacie kun pli ol 36 laborejoj[3]. Koncerne la grandskalajn projektojn, la CNRS kontribuas por esploraj instalaĵoj kiel teleskopoj, partiklaj akceliloj, supraj komputiloj kaj grandaj datumbazoj[4]. Administre, la instituto dependas de la Ministerio pri Supera Instruado kaj Esploro.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search